De la 1a ĝis la 4a de majo 2008, esperantistoj el pluraj landoj amuziĝos kaj ĝuos la montaron kaj la sunon… unuvorte kunumos en juna, internacia etoso! Jen estos la Krokodila Renkontiĝo.
Venu al Arrout, loĝejo de la pirenea Krokodilo, sub kies patronado ni profitos el longa printempa semajnfino. Ne timu, nia krokodilo ne danĝeras kaj vi rajtos paroli en esperanto. Nur kunportu ĉiajn amuzilojn: ideojn, ludojn, muzikilojn, kaj vian bonan humoron… Kune ni babilos, ludos, promenos, festos, reptilumos, prifajfos… Simple venu
La loko:
Arrout situas en la departemento Arieĝo, sude de Tuluzo. Por pliaj informoj, klaku ĉi tie.
La programo:
Ankoraŭ preparata sed baldaŭ afiŝota, detalojn vi trovos ĉi tie.
La kostoj:
La tuta aranĝo kostas 35€ (do ĝi malaltiĝis); la detalojn kontrolu ĉi tie.