La loko

Arrout estas vilaĝo de ĉirkaŭ 60 loĝantoj, kiu situas en la departemento Arieĝo, sude de Tuluzo. Ĝi sidas flanke de pirenea montaro, ĉe ĉirkaŭ 700-metra alteco, proksime de la limo inter Hispanio kaj Francio. Ĝi estas 110 kilometrojn for de Tuluzo, kaj 300 for de Barcelono.

Arrout-on ĉirkaŭas montoj, arbaroj kaj naturo, kun multaj padoj por marŝadi.

La gastejo:

En Arrout ekzistas jam de multaj jaroj esperantlingva komunumo, kiu mastrumas la gastejon Maraŭdo (la Maraude), kie okazos la renkontiĝo.

La gastejo mem situas iomete pli alte de la vilaĝo, post 15-minuta marŝado, en arbaro. Ĝi estas 3-etaĝa domo kun dormejoj, duŝejo, kuirejo, ktp… kaj ĝardeno. Ĝi povas akcepti maksimume 30 personojn: rapide aliĝu!

La ĉefa ejo de la renkontiĝoLa ĉefajrejo

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: